Carmen Bianca Bakker pÃÅ¡e v Út 20. 11. 2018 v 19:07 +0100:
Saluton al ĉiuj,
Kaj al vi!
Je la 14-a de Marto, 2019, GNOME 3.32 eldoniÄos. De la 19-a de Februaro Äis la 12-a de Marto, GNOME havos «string freeze». Tio signifas, ke la tekstĉenoj de programoj ne ÅanÄos, kaj tradukantoj povos traduki ĉiujn ÅanÄojn inter 3.30 kaj 3.32 dum tiu tempo.
(Asekura korekto: La tekstĉenoj ne ÅanÄiÄos, ĉar ilin oni ne ÅanÄos.)
Ĉu interesiÄas vi fari tradukojn dum tiu tempo? Ne necesas plene traduki programojn. Nur necesas traduki tiujn programojn, kiuj jam estas preskaÅ plene tradukitaj.
Bone! Se mi tiam povos, mi helpos traduki.
AnkaŠne necesas traduki la «gschema»-partojn de programoj. Uzantoj preskaŠneniam vidos tiujn ĉenojn, krom se ili uzas la DConf- redaktilon. Cetere, mi pensas, ke mi tradukis grandparton de la plejofte uzataj programoj. AnkoraŠkelkaj programoj restas, sed plejparto nun estas plenumita. Tamen, mia celo de entute traduki la kernon _ne_ estas atingita. Sed mi dubas, ĉu havus sencon traduki la tutan kernon.
Tre bone! Mi kredas, ke ĉiun programon traduki havas sencon, sed pri graveco kaj la suma utileco ja bonas distingi. Se vi do daÅre volos tradukadi, kaj trovos pli agrablan aÅ utilan programon, laÅplaĉe lasu partojn de la kerno, kiujn vi trovos malmulte uzotaj.
Ekzemple, Orca estas programo por blinduloj. Mi povus traduki Äin, sed mi ne scias, ĉu iu---iam---uzus Äin. Mi divenas, ke la nombro da blindaj Esperantistoj estas tiel malgranda, ke simple estus senutila fari tiun tradukon.
Tute senutila certe ne, ĉar tiel GNOME ja iÄus pli uzebla por ĉiuj senvidaj esperantistoj. AnkaÅ mi dubas, kiom da ili fakte uzus la medion, sed tiu eblo ĉiuokaze ekzistus kaj interesus.
Simile, Brasero estas programo por skribi al KD-oj kaj enhavas multe da tradukeblaj ĉenoj, sed nuntempe preskaŠneniu uzas KD-ojn.
Mi ankoraÅ ilin uzas! :)
Ktp ktp. Ĉu havus pli da senco anstataÅe traduki programojn kiel Banshee, Fractal, Shotwell, ktp?
Probable jes. Mi povas imagi, ke tiuj programoj estos uzotaj de pli multaj homoj. Resume mi kredas, ke ĉiu traduko estus bona kaj utila. (Eĉ se ne por uzo, do almenaŠpor impreso.) Tamen vi sekvu vian preferon; se vi preteriros partojn de la projekto, eble aliaj ilin tradukos poste. Ke malpli uzataj partoj venos pli poste, tio estas, laŠmi, entute en ordo.
Amikajn salutojn, Carmen
Samon // Tirifto
Attachment:
signature.asc
Description: This is a digitally signed message part