Nomoj de XDG dosieroj
- From: Mathieu Lovato Stumpf Guntz <psychoslave culture-libre org>
- To: gnome-eo-list gnome org
- Subject: Nomoj de XDG dosieroj
- Date: Thu, 16 Apr 2020 16:31:13 +0200
Saluton,
Do mi ŝanĝis mian Gnoman medion al Esperanto por plene sperti la staton
de nia tradukaro.
# La konstato pri XDG dosierujoj
La unua aĵo ke mi vidis post mia sesio-restarto estis la sugesto de
renomado de XDG dosierujoj. Tia ŝajnis tre bona, kaj mi kredas ke ni
povus plibonigi la nomojn per pli kongruaj proponoj. Jen estas la nuna
listo :
Labortablo
Elŝutoj
Ŝablonoj
Publike
Dokumentoj
Muziko
Bildoj
Videoj
Kiel vi povas vidi, ĝi ne havas plene kongruajn morfem-strukturojn, kun
plejparte uzanta la pluraj substantivoj, unu adverbo, kaj unu singulara
substantivo.
# Esploro de aliaj ideoj
Mia unua ideo estis proponi harmonii ĉiujn termojn per kolektivaj termoj
(Bildaro, Dokumentaro, Viedearo…). Ĉar kompreneble dosierujoj povas esti
malplenaj, do "-aro" pli bone komunikas tion.
Nu, post mi provis fari la plenan liston, alia ideo venis al mi. Fakte,
dum mi skribis "Muzikaro", mi opiniis ke "Musikteko" estus pli taŭga.
Kaj retrorigardi al aliaj termoj, mi opiniis eble mi devus provi uzi
"-teko" por ĉiuj. Almenaŭ al mi, ŝajnas pli taŭga "Bildteko", ktp.
Tamen la kazoj de "Labortablo", "Publike" ne ŝajnas bone adaptitaj por
tia taŭge traktebla, do mi opciis por aliaj finaĵoj, sed ĉiam uzanta la
singulara substantiva formo. Ĉar al mi la analogio de labortablo ne
ŝajnas tiom taŭga, mi elektis alian radikon, "fon-".
Tie estas mia nuna propono:
Labortablo -> Fonejo
Publike -> Publikaĵaro
Elŝutoj -> Elŝutteko
Ŝablonoj -> Ŝablonteko
Dokumentoj -> Dokumentteko
Muziko -> Muzikteko
Bildoj -> Bildteko
Videoj -> Videteko
Bonvolu diri al mi viajn opiniojn.
# Pri la originaj ĉenoj
Kompreneble, la origina ĉenoj ne estas multe pli kongruaj. Eble krome al
tia diskuto ni povus diskuti aliloke de la atentindaĵo pri la originaj
versioj, sed tio estas tute alia afero.
# Krom noto pri komunikado
Mi sendis tian mesaĝon tie ĉar Tirifto diris al mi ĝi estas la ĉefa
diskutejo por tiaj komunikadoj. Mi trovus persone ke uzi Gitlab estus
pli taŭga por tiaj projektemaj interŝanĝoj. Kio opinias vi?
Ĝis baldaŭ,
Mathieu
[
Date Prev][
Date Next] [
Thread Prev][
Thread Next]
[
Thread Index]
[
Date Index]
[
Author Index]