Sal Tirifto,
Nur «elektro» ne sufiĉas, ĉar baterio ankaŭ provizas elektron. Ni precize bezonas vorton por elektro el neelĉerpebla fonto. Hejm[a ]elektro sufiĉas, sed ankoraŭ mi ne vere certas pri tiu traduko.Ha, mi pensas, ke mi ĵus ekkomprenis pli bone, pri kio do temas. Mi kredas, ke ĉeĥe ni nomas tion »síť«, kio estas »reto«, do reto, kiu disdonas elektron en domojn per dratoj. Ĉu eble »elektra reto« estus bona traduko? »Rekonektu vian komputilon al elektra reto por eviti perdon de datumoj.« Kiel tio sonas? Alie »hejma elektro« funkcius, sed ĉu eble ni tamen ŝanĝu al »doma elektro«? Mi trovus tion pli klara kaj ĝenerala.
Elektra reto ne estas malbona traduko, sed ĉar ni plej ofte uzas «reton» kiel en «interreto», povus esti ke homoj malkomprenus tiun tradukon. Do mi voĉdonas por «doma elektro».
Bone; ni uzu do la anglajn (kaj fake internaciajn, espere) mallongigojn. [LCD → LCD] [LED → LED] Mi ne certas, ĉu aparta sekcio estus preferinda. Ja ankaŭ ekzistas mallongigoj, kiujn oni kutime tradukas (ekz. CD → KD). Mi do atendus, ĝis ni havos pli multajn mallongigojn en la terminaro. Ĝis tiam ni simple metu ilin inter aliajn vortojn.
Ekzistas multe da mallongigoj, kiujn oni ne tradukas. Ekzemple: MP3, FLAC, GPG, PGP, SSH, SMB, DHCP, IP, TCP, UDP, ktp ktp ktp. Eĉ GNOME ;) Mi pensas, ke eta sekcio pri esperantigo de mallongigoj bonus. Resume: Uzu anglajn/originajn mallongigojn, krom se ekzistas jam-esperantigita mallongigo en Komputeko aŭ la terminaro.
- Medium (CD, USB…) → Datumportilo - Partition (disk) → Subdisko - Volume (partition) → Subdisko Mi demandos iun pli scian pri tio, sed al mi ĝi ŝajnas sufiĉe bona.
Mi timas, ke tio povus malfaciligi tradukon de specifajn programojn kiel GParted, sed ĉefe mi konsentas kun tiu propono.
«Aŭdovidludilo» bonus. Atentu la aldonitan «o»-n por ke la vorto ne sonas strange. Tiuokaze ni aldonus «media -> aŭdovida, aŭdovidaĵo (pri sono kaj filmo)» al la terminaro.Ĉu la kombinaĵo »dv« sonas strange? Alia solvo estus interŝanĝi la vorterojn al »vidaŭdaĵo«, kiu evitas tian kombinaĵon en nur 4 silaboj. Sed unu »o« ankaŭ ne estas tre peziga. Mi ne havas veran preferon, do se vi trovas tion plej bona, mi aldonos ĝin. [media → aŭdovidaĵo] [media player → aŭdovidludilo]
Laŭ mi ĝi sonas stranga. Sed povus esti ke mi malpravas pri tio. La ĉefa kialo por elekti «aŭd[o]vid» anstataŭ «vidaŭd» estas, ke Komputeko jam enhavas «aŭd[o]vid».
«Nokta lumo» similas a «nightly light» laŭ mi. Sed povus esti, ke tio estas mia ŝato de kunmetado.»›Kio estas lumo‹, kvalita de nokto.« Mi hezitas, ĉar mi ne pensas, ke la esenco de la lumo iel ŝanĝiĝas, por ke ĝi ricevu apartan vorton. Ĝi nur adaptiĝas al nokto. Sed aliflanke ambaŭ ŝajnas uzeblaj al mi. Mi laŭus la emon al disaĵoj, sed plia diskuto bonvenu, ĉar temas pri iom aparta meĥanismo.
Ni povus pli diskuti kunmetado kontraŭ disado, sed mi ne certas, ĉu tio utilus. Mi ne ege zorgas, ĉu estas «noktlumo» aŭ «nokta lumo». Mi pensas, ke mi jam tradukis ĉiujn (malmultajn) okazojn de «night light» al «noktlumo», sed estus facile ŝanĝi ilin.
Depende de la bezonata signifo, ĉu vi prefere povus elekti inter »ĉiama«, »daŭra«, kaj »konstanta«?Mi tute ne havas preferon ĉi tie.»Konstanta« ne ŝanĝiĝas, »daŭra« daŭras, kaj »ĉiama« restos por ĉiam. Mi ne scias, kiu eco plej bone karakterizas la bezonatan signifon de »permanent«. Se vi ne trovos preferon en la kunteksto, ĉu vi bonvole algluus aŭ priskribus ĝin ĉi tie? [...] Post plia pripensado, mi kredas, ke »ĉiama« plej taŭgus, kaj mi proponas tiun do. [Permanent → Ĉiama]
Bone.
Problemo estis «notification pop-up». Mi povus traduki tion kiel «ŝprucssciigo», sed ho ve... Mi elektis «ŝprucfenestran sciigon» anstataŭe. Sed probable sufiĉus lasi liberon pri la termino.Mia zorgo estas la kompreno de »fenestro«. Se normale fenestro estas fermebla ortangulo kun enhavo kaj butonoj, en kiu ni plej ofte havas nian aplikaĵon, ĉu vere tiaj sciigoj aperas en tia fenestro? Aŭ ĉu ili aperas en io simila, kion ni ankaŭ nomu »fenestro«? Ĉar certe ankaŭ la normalaj fenestroj povas ŝpruci. Eble »ŝpruca sciigo« taŭgus alie?
Ŝpruca sciigo ankaŭ bonus, jes. Mi ŝanĝos okazojn de «ŝprucfenestra sciigo» baldaŭ.
Elektro bonas.Bone. [Power (electric) → Elektro]
Ankaŭ tiujn mi devas ŝanĝi.
Konsentite se neniu ideos vorton pli bonan ol »aktualigo«.Ĉu «refreŝigo»?Hmm… ne ŝajnas al mi tute taŭga. Ankaŭ »renoviĝo« eble estus iom tro ampleksa, ĉu ne?
«Aktualigon» mi plej ofte trovas en la nuna tradukaro. Do eble «aktualigo» sufiĉus.
Mi ne malkonsentas, sed mi opinias, ke ni simple devus uzi la tradukon de la Firefox-skipo. La uzanto probable uzas Firefox-on--- la nura tradukita retumilo---finfine. Alivorte, mi ne estas sufiĉe aroganta por scii pli bone al la Firefox-skipo.Mi estas. ;) Verdire mi opinias, ke tia traduko ne estus tiel bona. Sed ni devus demandi, kial la skipo de Firefox elektis la vorton. Ĉu ili celis ĝeneralan uzon aŭ sia-situacian? Ĉar Firefox estas foliumilo plurfunkcia, eble ĝin oni povus nomi »retumilo« pli ĝuste ol iujn foliumilojn aliajn; kaj la skipo certe fojfoje tradukis la nomon kun rekta ligo al Firefox mem. Male al tio, ni devas uzi nomon kiu taŭgos por ĉiuj foliumiloj, eĉ se ili ne estas same ĝuste retumiloj. Tiam ne gravas, ĉu la uzanto uzas programon Firefox, Seamonkey, GNOME Web, aŭ Emacs por foliumi, nek ĉu ĝi uzos ilin en Esperanto aŭ alia lingvo, ĉar en nia traduko ili havas komunan nomon sendepende de sia propra stato de traduko. Resume, mi kredas, ke ni maldevas doni tro grandan pezon al la traduko de Firefox, unuflanke pro neŭtraleco al ĉiuj foliumiloj, kaj aliflanke pro taŭga lingvo-uzo. Se Firefox uzas vorton »retumilo« kiel ĝeneralan nomon por »web browser«, mi konsilus al ili ŝanĝi tion – eble mi fakte tion faros. Mi trovis ĉe ili nenian diskuton pri la termino, do eble neniu kontraŭus. Ilia uzo havas sian pezon, sed al tiu ankaŭ ekzistas sufiĉa kontraŭpezo.
Ŝajnas, ke mi ne zorgas pri tiu temo tiel multe kiel vi :-p Mi ne malkonsentas (nek konsentas), sed ankoraŭ mi ne pensas, ke ni devus uzi alian vorton ol la ĉefa libera retumilo. Eble aliulo povas doni sian opinion, aŭ eble vi povas konvinki la Firefox-skipon, ke ili devus uzi «retfoliumilon».
P.S.: Se vi nove trovas la regularon kaj la terminaron, laŭplaĉe vin esprimu ankaŭ pri (la cetero de) tiuj, certe!Mi ne vere ŝatas «implicitan» ol «defaŭltan», sed mi scias, ke oni jam pridiskutis tion.Jes, sed laŭplaĉe alportu novan informon aŭ opinion! La terminaro nun enhavas tradukojn »norma« kaj »implicita«. Mi povas imagi ankaŭ »komenca« aŭ »antaŭmetita«, eble – tiuj prosperus diskuton.
Nu, la ĉefa problemo estas, ke mi devas ŝanĝi ege multe da okazoj de «defaŭlt-». Simple estas multe da laboro. Cetere, traduki «default (substantivo)» ne facilas. Foje mi tradukas kiel «implicita», kaj la substantivo mem estas implicita (tio estas, «implicita [agordo]». Alifoje mi faras la substantivon eksplicita. Kvankam «defaŭlt-» estas malbela anglicismo, mi trovas ĝin utila kiel sendubsenca specifa termino. «Implicita» kaj «norma» ne egale bone transdonas la ege specifan signifon «agorda valoro, kiun oni ne jam ŝanĝis je la komenca valoro». Kaj ĉar tiu ege specifa signifo tre ofte necesas/okazas, ŝajnas al mi, ke havi ege taŭgan (kvankam malbelan aŭ eble kontraŭfundamentan) terminon utilus. Specife, fojfoje «implicita» havas neniun sencon. Ekzemple:
Default e-mail signature: [Amike,\n Carmen]
Se oni tradukas tion kiel «Implicita subskribo de retmesaĝo», tio tute ne havus sencon. La subskribo mem ne estas implicita; ĝi estas entute videbla sub la retmesaĝo. La agordo mem ankaŭ ne estas implicita: Mi eksplicite ŝanĝis ĝin, finfine. Oni povus elekti «norma»---kiun mi fakte preferus ol «implicita» kaj kiu havas iom da senco. Sed miaopinie, «defaŭlta» plej taŭgas kaj plej facilas. Amike, Carmen
Attachment:
signature.asc
Description: This is a digitally signed message part